Fera pugno en Sajgono

Ĉe la fino de la milito en Afganio ĉi-jare, estis fama sceno, ke afganoj kuris apud usona armea aviadilo en Kabula Flughaveno. En Ĉinio, la ŝtataj amaskomunikiloj komparis la scenon kun tiel nomata "Fera pugno en Sajgono" (en simpligita ĉina: 西贡铁拳), por kritiki la malsukceson de usonaj trupoj kaj laŭdi la talibanojn, ke ili forpelis ilin.

Ĉar vi eble ne konas la bildon, kio certe estas la kazo por preskaŭ ĉiuj, jen ĝi.

Por mi, la fino de la milito estis tuta tragedio. Sed kio ankaŭ interesas min estas la titolo de la paragrafo, ĉar por mi, la vorto "Sajgono" estis nur ligita al la konata "Falo de Sajgono" (en simpligita ĉina: 西贡陷落), aŭ, por la komunistoj, "Liberigo de Sajgono" (en simpligita ĉina: 西贡解放), ŝajne. Mi rapide trovis, ke ĉi tiu ĉina vorto ne ekzistas en Guglo antaŭ 2021 - La komunistoj denove sukcesis krei novan vorton!

Ankoraŭ, ekzistas iom da historio en la Respubliko de Vjetnamio en 1975 por la foto. La foto estas prenita en Njaĉango (en simpligita ĉina: 芽庄) anstataŭ Sajgono. En la foto estis unu el la lastaj aviadiloj, kiuj forlasis la usonan aerbazon, antaŭ la komunista okupacio. La usonano pugnobatis la kompatindan vjetnamanon en la vizaĝon kun nenio pli sur li, penante fermi la pordon de la troŝarĝita aviadilo. Sen dubo, ĉi tiu foto estas tiel korŝira kiel la konata foto de la helikoptero sur la tegmento.

Weijia Wang / 2021-12-17
Emakso 29.2 (Org-reĝimo 9.6.15) / Nix-konstruilo / 2024-03-12 12:13:53