Kapo plena de sonĝoj

Mi pensis, ke estas aŭtuna aŭ vintra posttagmezo en urbo en nordia lando. Mi estis en malgranda ĉambro kun korta pordo, sen balustrado. La ĉambro estas posedata de loka universitato. La vetero estas malvarmeta ekstere, fakte la tuta sceno estas malvarma koloro.

Mi iris ĝuste tra la fenestro, kaj post kelkaj paŝoj, eble malpli ol dudek, mi estis sur la trotuaro de vojo, kie estis neniu. Estis T-kruciĝo, aŭ ne, kio ajn.

Sur la dekstra flanko trans la vojo estis KFC. Mi transiris la vojon kaj eniris la restoracion. La vendejo estas malnova kaj eta, 70-a stilo, kun malgranda vendotablo kaj amika komizo. Mi sukcesis mendi tri specojn de kokido, la originalan recepton, unu kun spica gusto kaj alian aferon, kiun mi ne memoras, ĉiu konsistanta el naŭ pecoj.

Mi eliris el la restoracio kun grandega sitelo. Mi manĝis plurajn pecojn de ĝi en mia malgranda ĉambro. Poste, mi ne memoras, kion mi faris.


Mi vekiĝis kaj malfermis la okulojn. Tra la fenestro estis granda konstruaĵo kovrita de vitroj. Mi fermis kaj remalfermis miajn okulojn, la sceno restis la sama. Mi pensis, ke ne eblas, ĉar mi ne estas en mia naskiĝurbon. Mi denove remalfermis la okulojn, la granda konstruaĵo malaperis. Mi certigis kaj denove ekdormis.

Kiam mi vekiĝis denove, estis la 8-a. Devus esti ekzameno pri fiziko je 08.38 en la universitato. Mia loĝloko estis tiom malproksime de la universitato, ke mi bezonis duonhoron por atingi tien. Sed kiam mi denove rigardis la horloĝon, estis ne la 8-a, sed la 08.28! Mi estas malespera kaj komencas plori.

Ĝis kiam mi eliris el mia sonĝo, mi rememoris, ke mi ne faris fizikon. Krome, estas 06.16 matene, kaj la ekzameno estas en monato.

Weijia Wang / 2021-12-25
Emakso 29.2 (Org-reĝimo 9.6.15) / Nix-konstruilo / 2024-03-12 12:13:53