Leciono 11

Vortlisto

Esperanto Français
kovimo = kronvirusa malsano coronavirus
Kiun simptomojn havas ti ? Quels sont tes symptômes ?
simptomoj: symptômes :
- febro - fièvre
- doloro (kapdoloro, dorsodoloro, …) - douleur (mal de tête, mal au dos, …)
- tusi - tousser
- laceco, dormemo - fatigue, envie de dormir
kriterio critère
bastono bâton
buŝo bouche
nazo nez
   
ludi jouer
donaco cadeau
apro (apraĵo) sanglier (viande de sanglier)
terpomoj pomme de terre
ĉampano champagne
klareto bordeaux
bobelo / ŝaŭmo bulle / mousse
plasto plastique
travidebla transparent
varo marchandise

Sensorteco (parto 3)

Fariĝis jam tede, ĝis li fine decidiĝis remeti la fontoplumon; sed tiam ili komencis primaĉi la aferon de ĉi tiu nia tenejo, la demandon kion fari kun la multaj lignotabuloj en ĝi. Mi aŭdis mian patron opinii ke rapida ago necesas, antaŭ ol la aŭtoritatoj "eventuale prenus la negocon en la proprajn manojn", kaj inviti q-ron Sütő ke li asistu ĉi-afere mian duanpatrinon per siaj komercaj sperto kaj kompetento. S-ro Sütő turnis sin al ŝi kaj tuj deklaris: – Memkompreneble, sinjorina moŝto. Ni estos ja ĉiel en daŭra kontakto, pro la kontoj. – Mi kredas ke li celis tiun nian tenejon kiu estas ĉe li. Post longa daŭro li fine komencis adiaŭi. Longe, kiun malserena mieno li skuadis la manon de mia patro. Li tamen opiniis ke "ĉi tiu ne estas momento por multa parolado", kaj ke tial sufiĉas diri simplan adiaŭon al mia patro, jene: – Ĝis plej eble baldaŭa revido, sinjoro ĉefo. Patro respondis al li kun eta, oblikvra rideto: – Ni esperu ke tiel okazos, sinjoro Sütő. – Samtempe duonpatrino malfermis sian mansakon, prenis poŝtukon kaj levis ĝin rekte al la okuloj. Strangaj sonoj gargaraj venis el ŝia gorĝo. Ekestis silento, kaj fariĝis tre ĝene, ĉar mi ekhavis la impreson ke ankaŭ mi devus ion fari. Sed la okazaĵo venis subite, mi ne sukcesis elpensi ion senchavan. Mi vidis ke ankaŭ s-ro Sütő sentas ĝenon: – Sinjorina moŝto – li diris -, tio ne necesas, vere ne necesas. – Li aspektis iom terurita. Li klinis sin kaj kvazaŭ lasis fali sian buŝon sur ŝian manon, por plenumi la kutiman mankison. Tuj poste li impetis al la pordo: apenaŭ restis al mi tempo salti flanken por lasi al li vojon. Li eĉ forgesis min adiaŭi. Posr lia eliro ni ankoraŭ kelktempe aŭdis liajn pezajn paŝojn sur la lignaj ŝtupoj.

Poste kelka silento lia patro diris: – Nu, jen tiel ni iĝis iom pli malpezaj. – Duonpatrino demandis tiam, kun voĉo ankoraŭ iom vualita, ĉu patro tamen ne devus akcepti la kvitancon pri kiu insistis s-ro Sütő. Sed patro respondis ke tia kvitanco havas nenian "praktikan valoron", kaj ne krome estus eĉ pli danĝere kaŝi ĝin ol la skatolon mem.

Weijia Wang / 2022-01-06
Emakso 29.4 (Org-reĝimo 9.6.15) / Nix-konstruilo / 2024-10-01 13:12:58