Leciono 13

Vortlisto

Esperanto Français
La knaboj primokas Janis, dirante ke Latvio situas en Sovetunio. Les garçons se moquent de Janis en disant que la Lettonie fait partie de l'Union soviétique.
futbalo football
pidpilko football
manpilko handball
bazpilko baseball
plumpilko ballon de badminton
flugpilko volley-ball
korbopilko ballon de basket-ball
estro chef
minaco menace
droni se noyer (accidentellement)

Sputnik (parto 1)

Kiam mi komencis la kvaran klason, Janis aperis en ĝi kiel nova samklasano. Li estis unu el kvin novuloj, kaj okaze de la nomvokado en la unua tago la instruistino iom aparte bonvenigis ilin kaj petis nin konduti al ili kiel bonaj kamaradoj. Mi supozas ke la plej multaj pensis kiel mi, ke la novuloj ne vere apartenas al nia klaso. Dum la plej proksima tempo du el la novaj knaboj ricevis iom da draŝado. Sed tio ne okazis al Janis, ĉar li estis alta kaj fortika, fakte unu el la plej grandaj inter ni. Kaj cetere pasis ne tre longe ĝis mi jam forgesis, kiuj estas novaj kaj kiuj malnovaj.

“Janis estas latvo”, klarigis la instruistino en tiu unua tago.

Ŝi ridetis kaj parolis tre klare.

Ĉiuj mienis senkomprene. Verŝajne neniu sciis, kio estas tio.

“Do liaj gepatroj devenas el Latvio. Ili venis al ni en Svedion fine de la milito, ĉar ili ne volis vivi en Sovetunio. Do mi proponas ke ni ĉiuj faru, kion ni povas, por ke li sentu sin bone ĉi tie. Ĉu ne?”

Komence multaj provis moki lin pro tiu afero. Sed ni baldaŭ rimarkis ke kiam ni diris ion pri rusoj, ni devis esti pretaj forkuri. La plej terura, kion ni povus diri, estis ke Latvio situas en Sovetunio. Tamen mi sciis ke tiel estas, ĉar Paĉjo alnajlis mapon pri Eŭropo sur la muro de nia vestiblo en la pasinta aŭtuno, kiam la krizo en Hungario plenigis la frontpaĝojn de la ĵurnaloj. Sed Janis furioziĝis, kiam mi diris tion, kaj li facile luktovenkis min sur la lerneja korto, kvankam en la antaŭa jaro mi estis inter la plej fortaj.

Fakte neniu en la klaso sukcesis venki lin, kaj li ne timis eĉ la knabojn el la sesa klaso. Li loĝis en Sandås, kaj en tiu kvartalo troviĝis bando da grandaj knaboj, kiuj estis veraj huliganoj, do li jam kutimis je interbataloj.

Hasse kaj mi pasigis multe da tempo kune duope kaj ne okupiĝis pri futbalo kaj tiaj aferoj kun la aliaj. Verŝajne Janis tuj rimarkis tion. Li alkroĉis sin al ni, sed li neniam petis permeson akompani nin. Ne, por li ŝajne estis evidenta afero ke ni ŝatu restadi kun li. Baldaŭ li estis tiu, kiu decidis, kaj ni devis akcepti ĉion, kion li proponis.

“Ni iru peti malplenajn botelojn de la mura klubo”, li diris unu tagon.

La mura klubo estis la drinkuloj de nia urbo. Kelkaj el ili kutime sidadis sur la ruino de la urba muro apud la haveno. Ni kolektis malplenajn botelojn por revendi ilin al butiko. Kelkfoje tiuj drinkuloj forgesis eligi la lastajn gutojn, kaj tiam la botelo rondiris inter ni. Tio gustis naŭze, sed ni glutis kaj pretendis ebriiĝi.

Unu tagon li venigis nin al la kajo de Barlastholmen. La vetero de la ĵus pasinta aôgusto estis nekutime bela, kaj la varmo plu daŭris dum la unua semajno de septembro.

“Ni saltu enen por naĝi transen al Skeppsbron”, decidis Janis.

“Vi estas freneza”, mi diris. “Estas tro longe.”

“Mi jam pli frue transnaĝis. Estas apenaŭ ducent metroj. Jen venu.”

Niaflanke neniu homo videblis, sed transe en la albordiĝejo de pramoj estis urĝa agado. Li senvestiĝis kaj grimpis suben en nura kalsono. Nur nun mi ekvidis la ŝtupetojn, kiuj kondukis suben al la akvo.

“Estas varme!” li kriis. “Rapide venu, alie mi supreniros por enĵeti vin kun la vestaĵoj.”

Hasse kaj mi rigardis unu la alian. Mi estis sufiĉe certa ke li efektive farus tion, se ni rifuzus. Do ni postsekvis lin. Estis io, kio kaôzis ke ni ne kontraŭdiris al Janis.

Ni naĝis for, celante al la kajo dekstre de la pramoj. Tie kuŝis kelkaj malnovaj lignaj transport-barkoj. Mi brustnaŝis, Hasse kraŭlis kaj Janis plaŭdis antaŭen per iaspeca hejmefarita dorsnaĝado, sed malgraŭ tio li devancis nin.

“Do venu!” li kriis. “Pli rapide!”

Surtere mi ne rimarkis venton, sed ĉi tie la ondoj senĉese batis la vizaĝon.

“Ni returnu nin”, mi diris. “Alvenos pramo.”

Li rigardis foren al la markolo.

“Ĝi estas malproksima. Kaj ĝi iros pli malrapide antaŭ ol albordiĝi. Estas neniu risko.”

Ni plunaĝis ankoraŭ iom. Kiam mi rigardis malantaŭen, mi vidis ke ni jam estas pli ol duonvoje. Sed la pramo rapide alproksimiĝis. Ĝi estis Kalmarsund VII, unu el la plej novaj.

“Ni reiru!” mi denove kriis kaj komencis naĝi reen.

Hasse tuj sekvis min kaj baldaŭ kraŭlis preter mi. Sed tute ne Janis.

“Malkuraĝuloj! Ni havas tempon transiri antaŭ ĝi!”

Sed mi naĝis plu reen al Barlastholmen kaj de temp’ al tempo rigardis nervoze dorsen. Janis apenaô plu estis videbla, sed la grandega pramo alproksimiĝis al lia balanciĝanta kapo. Tiam la maŝinoj ekiris pli brue, bremsante la pramon por ne rami la kajon, kaj la kapo de Janis malaperis.

“Ĉu vi pensas ke ĝi surveturis lin?” anhelis Hasse antaŭ mi.

“Mi ne scias. Eble li estas malantaŭ la pramo”, mi diris, pensante pri la helicoj, kiuj povus tiri lin suben kaj dishaki lin en viandosupon.

Ni reatingis la elirpunkton kaj grimpis supren, kie ni resurmetis la vestaĵojn sur niajn malsekajn korpojn.

“Kion ni faru? Ĉu ni ĉirkaŭiru al la pramoj?”

“Ni atendu iom”, mi diris, gvatante foren trans la havenon.

Pasis kvin minutoj, aŭ eble dek. Poste mi ekvidis kapon, kiu balanciĝis preter la ekstera fino de la pramo kaj alproksimiĝis rekte en nia direkto.

“Tio devas esti li”, diris Hasse kun mieno pli-malpli ŝokita.

“Jes. Diable nekredeble. Li eskapis viva!”

Post tio ni konsideris lin nevundebla. Li estis superveturita de pramo el Oelando kaj tamen eskapis viva kaj renaĝis tra la havena baseno. Iel tio estis preskaŭ timiga, kvazaŭ li ne estus tute ordinara homo.

(Öland, insulo kaj provinco en sudorienta Svedio)

Weijia Wang / 2022-01-20
Emakso 29.4 (Org-reĝimo 9.6.15) / Nix-konstruilo / 2024-10-01 13:12:58