Leciono 17
Vortlisto
Esperanto | Français |
---|---|
biciklo | vélo |
ĉiuterena biciklo | vélo tout-terrain |
strata / konkursa biciklo | vélo de rue / de compétition |
Mia genuo doloras (min). | Mon genou me fait mal. |
operaciumo / mastruma sistemo | système d'exploitation |
La Mastro de l' Ringoj - W. Auld | Le Seigneur des anneaux |
ŝatokugo / hobio | loisir |
evoluigi | développer |
poŝtelefono | téléphone cellulaire |
komputiko / informadiko | informatique |
programado | programmation |
Sputnik (parto 5)
Ni kolektis sufiĉan amaseton da fera rubo. Ĉiujn pecetojn ni metis en la kartonskatolon. La ĉenegon Janis metis en sian dorsosakon kune kun la martelo kaj la ŝraŭbilo. Li ordonis al Hasse kaj mi porti la skatolon inter ni. Kaj la du longajn ferajn stangojn li alfiksis sur la ekstero de la dorsosako. Estis nur distanco de cent kvindek metroj reen al la senhoma strando, kie ni lasis la infanĉareton. Janis surmetis la dorsosakon kaj ekiris sur la glacion. Li sekvis niajn proprajn piedsignojn en la neĝo, kie ni sciis, ke la glacio estas sufiĉe forta.
Meze inter Labbholmen kaj Kattrumpan la neĝo jam komencis grave malsekiĝi. Eble la mara akvo trapenetris de sube per ia fendo en la glacio. Estis kvazaŭ kojnoforma areo da kaĉo kondukanta de la dekstra vasto ĝis preter niaj spuroj. Ĝi estis malseka kaj kota kaj faris flavgrizan kontraston kontraŭ la blanka neĝo. Janis decidis ke ni iru maldekstre ĉirkaŭ la neĝokaĉo. Li ekiris en la direkto al Tjärhovet kaj poste turnis sin al la tero. Hasse kaj mi postsekvis.
Ĝuste kiam li ĉirkaŭiris la plej maldekstran pinton de la neĝokaĉa kojno, li trairis la glacion. Oni aŭdis krakadon, kaj jen Janis malaperis suben en la nigran akvon kun ŝmaca sono. Ĉio okazis en sekundo antaŭ ol mi havis tempon fari aŭ diri ion ajn. Videblis nur kelkaj aervezikoj, kiuj alsupriĝis en la kirlo inter disrompitaj glacipecoj flosantaj en la glaci-truo. Ni haltis kiel statuoj, kaj ĉio silentiĝis kaj kvietiĝis. Subite eblis tra la silento aŭdi sonon de motoroj el la stratoj de Kvarnholmen kaj ian tintadon el la haveno, eble de pramo kiu debordiĝas. Sed Janis malaperis kun sia peza dorsosako kaj la feraj stangoj.
Ni staris tie senkonsilaj, ne moviĝante.
“La fera ĉenego”, diris Hasse.
Mi kapjesis.
“Kion ni faru?” mi diris post tempo, kiu ŝajnis horo.
“Li sendube dronis.”
Mi denove kapjesis kaj rigardis al la tero. Eĉ ne unu homo videblis.
“Ni fajfu pri la skatolo, ĉu ne?” diris Hasse.
Mi konsentis kun li. Ne plu ŝajnis entute bona ideo portadi amason da peza fera rubo sur malforta glacio, eĉ se ni ne havis ĝin en sako fiksita sur la dorso. Ni metis la skatolon sur la neĝon, delikate, kvazaŭ ni starus sur maldika vitroplato.
Ĉio estis malreala. Subite neniu plu ordonis al ni, kion fari.
“Ni iru pli maldekstre”, mi diris hezite. “Li paŝis tro proksime de la neĝokaĉo.”
“Sed ĉu ne estus pli bone iri tie, kie ni venis antaŭe?”
Mi pripensis.
“Mi pensas ke ne. Mi iros la unua. Ne paŝu tro proksime al mi.”
Mi iris ankoraŭ dudek aŭ tridek metrojn pli fore al la haveno kaj poste komencis deflankiĝi dekstren sur la blanka netuŝita neĝo. Kiam mi estis en rekta linio de la truo, kie malaperis Janis, la glacio rompiĝis sub mi kaj mi falis suben en la akvon. Mi ne sentis malvarmon, sed la teruro kaptis min kvazaŭ per krifo el fero. Mi apenaŭ povis moviĝi. Malrapide mi turnis min iom post iom en duonrondo kun la manoj sur la rando de la glacio, ĝis mi vidis ke Hasse staras antaŭ mi. Nun estis la momento, kiam mi bezonus tiujn glacipikilojn, mi pensis. Mi levis min per la brakoj kaj faris naĝmovojn per la kruroj. La glacirando rompiĝis kaj mi plaŭde refalis en la akvon, tiel ke ĝi ŝprucis en mian vizaĝon. Mi spiregis.
“Atendu”, vokis Hasse. “Mi provos eltiri vin.”
Mi sentis premon al la brusto kaj ne sciis, ĉu mi povas paroli.
“Serpentu antaŭen. Koltukon”, mi fine eligis.
Nur nun mi eksentis, kiel glacie malvarma estas la akvo. Hasse detiris de si la koltukon kaj krablis pli proksimen. Li ĵetis unu finon de la koltuko sed ne atingis min.
“Iomete pli”, mi petis kun sento ke mi baldaŭ ekploros.
Li alvenis kun sia kapo preskaŭ ĝis la truo. Mi sukcesis kapti la koltukon. Li aspektis kvazaŭ li klopodus trovi iaspecan apogon, kuŝante surventre sur la neĝo, kaj samtempe mi denove faris naĝmovojn per la kruroj.
Mi sukcesis levi la bruston sur la glacirandon, kaj ĉi-foje ĝi ne rompiĝis. Ĉi tie la glacio ŝajnis pli dika. Mia ventro estis terure malvarma, kaj la kaco kaj skroto kvazaŭ tute malaperis.
“Retroiru”, mi spiregis.
Poste mi denove naĝmovis kaj serpentis antaŭen, dum Hasse tiris la koltukon.
Mi rampis kelkajn metrojn sur la glacio kaj poste stariĝis. Ni komencis kuri reen laŭ niaj piedsignoj. La skatolo staris postlasita kelkan distancon for de la truo de Janis. Mi pensis pri la fojo, kiam ni kredis ke li trafis sub la pramon. Iamaniere mi tute ne surpriziĝus, se li nun denove reaperus el la glacitruo kun plaŭdo kaj snufego kaj rekomencus komandi nin. Sed la truo restis malplena kaj nigra, krom kelkaj glacipecoj. Verŝajne lia dorsosako sidis tiel strikte ke ne eblis demeti ĝin sub la akvo. La sola afero aŭdebla estis la vento, kiu balais delikatan pudron el neĝo sur la kartonskatolon, kaj krome la sono de motoroj el la urbocentro.
“Sendube la ĉenego tuj dronigis lin”, diris Hasse. “Li alfundiĝis kiel iaspeca sputniko.”
Mi sentis lian diraĵon kiel iaspecan perfidon. Ni ĉiam nomadis lin Janis, eĉ kiam ni estis duope. Eĉ kiam li plej pelis nin, ni neniam diris Sputnik. Sed ĝuste nun mi ne havis forton kontraŭdiri ion ajn. Mi tro frostiĝis. Kaj estis malfacile kompreni ke li efektive malaperis.
“Mi pensas ke ni paŝu tie, kie ni antaŭe transiris”, diris Hasse. “Ne eblas ke la glacio dume tre maldikiĝis.”
Ni kuris reen kaj trovis niajn malnovajn piedsignojn.
“Vi iru antaŭe”, mi diris kun dentoklakado.
“Bone do.”
Hasse malrapidiĝis kaj singarde paŝis tra la flavgriza neĝokaĉo. Mi postsekvis je distanco. Estis malagrable treti la kaĉon, ne sciante, kio troviĝas sube. Sed la glacio rezistis; ni sukcese transiris. Baldaŭ ni povis surteriĝi, supren sur la strandon al lia malnova infanĉareto.
“Kion ni faru pri Janis?” li demandis.
“L-li mo-ortis”, mi frostotremis.
“Mi komprenas tion. Sed ĉu ni ne devas averti iun?”
“Mi ne. Mi i-iros he-ejmen.”
Mi kuretis la tutan vojon, tiel ke li apenaŭ povis sekvi min kun la ĉareto. Ni disiĝis ĉe la fervoja transirejo de Framsta, dirinte nenion plu pri tio, kion ni ambaŭ pensis: ke Janis dronis. Mi pensis pri la ĉenego kaj la iloj, kiuj tiris lin suben. Nur en la ŝtuparo survoje supren al la apartamento mi memoris ke la metalsegilo de Paĉjo plu kuŝas en la kartonskatolo sur la glacio inter Kattrumpan kaj Labbholmen.