Leciono 19

Monologo kun Mediteraneo (parto 2)

Silente, lante ekpreferas ili
Ĉi genton nomi etno kaj ignori,
ke etno estas ento (ĉu do temas
pri truko de spegulo?), kaj ĉi-die
filinon de najbar’ malhele bori.

La sekvo klaras, Mar’: nenio nova.
Atako kaj okupo sin proklamas.
Detruo, Morto. Rompo de himenoj
kiel en Trojo, Varsovi’, Bizanco:
aktoroj fluas, nur la armo samas.

Ĉi armo fontas el la arda lukto
jarmila de jonio kun lingam’.
Ĉar ino estas iva, ema, enda,
ĉar ino estas voluptujo tenta:
se mankas sekso, restas nur malam’.

Virinojn viroj sekso-ŝovinisme
kondamnas al ŝtiparo, al glaci’
de ŝton-epoke. La opres’ diversas
laŭlande kaj laŭtempe: galantaĵoj,
deflor’, traforto, klitor-ablaci’.

Ankaŭ en temp’ milita. Kalibanoj
en sanaj maskloj revekiĝas boje.
Moralo mortis. Licas jam traforti
la saman inon en la sama tago
dekfoje aŭ centfoje aŭ milfoje.

Sisteme la soldatoj operacas
en kruta batalej’interfermura.
Senlace, lafe. Nepras travulkani
skrupule la nacion. La nacio
nur tiel renaskiĝos etne pura.

Samklaras, Maro, ankaŭ la rezulto
de ĉi milito: dekoj, centoj, miloj
da abortoj, misbeboj kaj bastardoj,
da orfoj je si mem. En ĉi kampanjo
batalas alienaj generiloj.

Kulpas la revoj piaj. Evidente
ankaŭ etnismo estas kokaino.
Mensogas karaj mitoj. Paradize
Habel’ orgasmas kaj, dum Zeŭso gapas,
printempe velkas korpo-vraka ino.

Nek venĝo eblas, nek virin’ postulu
okulon pro okul’, denton pro dento:
nul atenciston oni punos kastre.
Kompense pro vagino viro knutos
maskle vaginon el alia gento.

Ĉu mi parolas, Mediteraneo,
jam tro abstrakte, ĝene ĝenerale?
Ne iu iun, sed li ŝin turmentas.
Li ŝin. En la kabano. Sur la mato.
Normale kaj formale kaj lojale.

Kaj tiel plu. Kaj tiel plu. Senfine.
Kiom da kulpaj? Kiom da senkulpaj?
Viktimoj: kiom? Sikarioj: kiom?
Forgesvualo venkos. Poste famos
herooj hidaj, epopeoj turpaj.

Vi vundas min, defiloj kaj paradoj;
vi dornas min, popol-aŭtodafeoj;
vi naŭzas min, gvidantoj kaj gigantoj;
vi taŭzas min, carismoj, cezarismoj;
vi mornas min, valhaloj, elizeoj.

Ĉia denunco restos nesufiĉa.
Sed venas tempo fini. Ĉion fini.
Vanos akuzoj. Eĉ konviktoj vanos.
Nur unu leĝ’ validas: ke maleblas
la okazintan plene elimini.

Nokte la ondoj maraj plu sufloras
odoron ŝvitan, sperman, karnan, sangan
kaj morte ostan. Nokto min envultas.
Adiaŭ, Maro! Min la suno vekos
en mondon ĉiutagan, tamen strangan.

Ĵurnale, televide kaj konverse
la foraj krimoj iĝas feblaj fabloj.
Oni laboras. Filmon spektas. Dormas.
Oni ignoras, ke, facilanime,
kelkaj komencas flirti kun diabloj.

En la rutin’ kaj pigro miaurbaj
virga knabino ridas malamare.
Rankoro ĝermas inter blindiĝintoj,
en viroj remanencas prainstinktoj
kaj la maten’ odoras pubo-hare.

Sputnik (parto 6)

Kompreneble mi estis malkaŝita de Panjo tuj veninte hejmen en mia glacia kiraso. Cetere mi ne povus demeti tiujn vestaĵojn sen ŝia helpo. Kaj ankaŭ ne eblis sekreti ke Janis akompanis nin kaj restis tie subglacie. Panjo telefonis al la fajrobrigado, du policistoj vizitis nin kaj pridemandis min, kaj per helpo de skafandristo oni sukcesis elakvigi lin en la sama vespero. Tiam neniu pensis pri la metalsegilo de Paĉjo, do ĝi sendube alfundiĝis kun la restanta rubo pli malfrue printempe, kiam la glacio degelis, mi supozas.

La instruistino ludis himnojn kaj faris longan paroladon pri Janis kaj pri kiel malĝojiga la afero estas por liaj gepatroj. Ili iam fuĝis per malgranda barko trans la Baltan maron, kaj nun ilia filo dronis en ĝi. Meze de ĉio ŝi ekploris, kaj ankaŭ kelkaj el la knabinoj de la klaso ploris, kvankam ili neniam ŝatis lin, dum li vivis. Kaj poste la instruistino diris ion pri tio ke bonaj kamaradoj zorgas unu pri la alia kaj kondukas neniun en tenton. Laŭ ŝiaj vortoj ŝajnis kvazaŭ Hasse kaj mi trenus lin sur la glacion, anstataŭ male!

Mi estis amiko de Hasse jam ekde la unua klaso, sed nun tio ne estis same amuza. Ni pli-malpli alkutimiĝis ke iu alia decidas ĉion, kaj nun ni ne plu povis interkonsenti. Antaŭ ol Janis aperis en la klaso, plej ofte mi decidis, kion ni faru. Sed nun ŝajnis ke Hasse ne volas reiri al tio. Kaj mi ne emis adapti min al li.

En aprilo Sputnik 2 falis en la teran atmosferon kaj forbrulis kun hundo kaj ĉio. Kiam mi eksciis tion, mi pensis pri Janis, kiu kuŝas sur la fundo de la maro. Kvankam mi ja sciis ke oni elakvigis lin kaj la feran ĉenegon kaj entombigis ilin en la Suda tombejo. Almenaŭ lin; kion oni faris pri la fero, mi ne sciis.

Kiam alproksimiĝis la somero, Hasse kandidatiĝis por la meza lernejo. Mi mem plu frekventos la elementan. Mi ĉiuokaze antaŭvidis ke mi laboros en la sama mekanlaborejo kiel Paĉjo, kaj tie mi kredeble havos nenian utilon de latino kaj filozofio kaj tiaj aferoj.

(mekana = mekanika)

Weijia Wang / 2022-03-17
Emakso 29.4 (Org-reĝimo 9.6.15) / Nix-konstruilo / 2024-11-21 11:01:13