Leciono 20

Nenaskotaj infanoj

Infanoj la plej malbonaj
Estas nenaskotaj –
Neŭrozaj, aŭ frenezaj, idiotaj,
Mortaj, senkarnaj, ŝtonaj.
Ili tiras la manon
De sola virino.
Ŝi sentas infanon.
Sub virina retino.
Ilia imago
Kreskas kvazaŭ malsano
Aŭ blindiga paralizo.
La naskito
Neniam estas tia infano.

Amo devas esti ago.

Infanoj nenaskotaj
Virinojn vekadas
Aŭ per manetoj narkotaj
Kaj spiro de kloroformo
En sonĝoplena, abomena dormo
Ilin enbarikadas.
Solaj virinoj estas monda plago.
Ni ne tro parolu
Pri la penso
De sola virino;
Ni ne multe konsolu
La koron; la sino
Estas malplena
Ĉio gangrena
Putras en menso.

Amo devas esti ago.

Nenaskotaj infanoj
Estas diabloj fosforeskaj,
Neniam iĝas adoleskaj,
Neniam maturaj.
En la infere varmaj korvulkanoj,
Tiu ĉi lafa lago,
Infanoj malpuraj
Plorkrias, fekas kaj koleras;
Kaj la malsana koro degeneras.
Tiaj infanoj estas monstraj fruktoj
Do ombra utero,
Naskitaj pro inferaj sonĝoluktoj,
Kaj ne post naŭ monatoj,
Sed pli rapide ol ratoj
Per hontigaj akuŝoj,
El la kor-kratero.
Kaj ili mortas kiel muŝoj.
Deziro!
Disŝiro!

Amo devas esti ago.

Lecionoj por viro

Leciono pri ŝtelo. La paĉjo, onjo Manjo kaj aliaj

Ĝuste la ŝtelon mi devas danki por mia apero en la mondon.

Mia patro ŝtelis mian panjon por edziĝi al ŝi. Ho, certe, li havis ŝian konsenton pri tio. Sed ne la konsenton de la gepatroj ambaŭflanke. En la tridekaj jaroj de l'antaŭa jarcento estis absolute neimagebla la konsento de normalaj judaj gepatroj pri edziniĝo de ilia filino al ukraina knabo. Kompreneble, ankaŭ la ukraina familio de mia patro ne estis ravita pro la decido de la filo edziĝi al juda fraŭlino. Sed la tuta animo de mia paĉjo ĝis la fundo estis sinforgese enamiĝinta en la pompan, densan helbrunan hararon, kiu ĉirkaŭis simpatian vizaĝon kun okuloj korŝire bluaj, neordinaraj por la gento. Sed tia ŝi estis, mia panjo. Siavice, ankaŭ mia panjo sinforgese ekamis tiun rufete-blondan belulon preskaŭ du metrojn altan, humurplenan kaj teneran.

Do paĉjo petis helpon de amiko ĉaristo. Per la ĉaro li, jam havanta en la poŝo du trajnbiletojn ĝis Odeso, post noktomezo venis al la domo de panjo. Sonis apenaŭ aŭdebla fajfo, kaj panjo, kiu, tremante en sia ĉambreto, atendis la signalon vestita, kun preta saketo da aĵoj plej necesaj, senbrue saltis transfenestren. Mi imagas, ke nur la plenluno lumigis ilian vojon al la stacidomo kaj ilian interkisadon dumvoje. Mi imagas ankaŭ la matenan tumultegon en ambaŭ familioj; cetere, la fuĝintoj lasis kelkajn pardonpetajn vortojn, skribitajn por la parencaro…

Kiel rezulto de tiu ŝtelo aperis du beboj – mia franjo pliaĝa kaj mi, sed tio okazis iom poste. Dekomence la juna paro sukcese ekzameniĝis kaj studentiĝis en la ĥemia fakultato de la universitato en la brua kaj gaja urbo Odeso, kaj… kaj mi ne plu memoras, ĉu ni, la infanoj, aperis antaŭ ilia diplomiĝo, aŭ post ĝi. Sed mi scias certe, ke nia apero pacigis la parencojn ambaŭflanke, do jarojn poste mi konatiĝis kaj amikiĝis kun miaj geavoj, ankaŭ kun multnombraj kuzoj kaj kuzinoj…

De mia paĉjo mi ricevis altan staturon kaj hararon kun koloro de matura tritiko. Panjo malavare donacis al mi ne nur la ĉarman bluon de siaj okuloj, sed ankaŭ tro elokventan nazon de mia juda avo. Tamen mi diru, ke eĉ nun, ĉe miaj okdek jaroj, rigardante en spegulon, mi estas kontenta pri la rezulto de la iama ŝtelo.

Tiu romantika ŝtelo okazis antaŭ mia apero, do ekster mia konscio. Preskaŭ ekster miaj konscio kaj memoro okazis ankaŭ alia historio. Ĝin rakontis mia onjo Manjo – al mi kaj, ho ve, ankaŭ al pli ol kvardek invititoj, kiuj kunfestis en restoracio la sukcesan defendon de mia doktora disertacio.

Do, post la diplomiĝo miaj gepatroj eklaboris kiel inĝenieroj en granda ĥemia uzino, en apudmoskva regiono. De tie paĉjo estis rekrutigita en 1941, tuj post la brutala invado de la nazioj. La senpatra familia triopo kune kun onjo Manjo, kiun la milito hazarde kaptis en nia hejmo, estis evakuita orienten. Mi havis ĉirkaŭ tri jarojn, mia fratino kvin, kaj la ekintaj teruraj eventoj estis por ni nekompreneblaj, nur iom timigaj. Mi ne memoras tion, sed onjo rakontis, ke ni veturis per trajno, kaj ĝin subite atakis naziaj aviadiloj. La vagonaro estis detruita, multaj evakuitoj pereis, sed el nia kvaropo – neniu, nur la onjo ricevis obuseron en la kruron. Kaj pro tiu okazo, t.e. pro la vundo de mia onjo, ni restis por monato aŭ eĉ pli en urbo proksima al la loko de bombado.

Tie, en la urba bazaro, mia panjo sukcesis akiri kontraŭ sia preskaŭ nova ŝafopelto veran trezoron – trilitran vitran vazon da mielo. La mielo devus servi dum la tuta proksimiĝanta vintro kiel kuracilo kontraŭ ĉiuj malsanoj – por mi kaj por mia franjo. Panjo alportis la mielon en nian provizoran loĝejon. Mi ricevis grandan kuleron da tiu rava dolĉaĵo. Ankaŭ mia franjo ricevis la samon. Poste la vazo estis preskaŭ solene instalita sur alta ŝranko por protekti ĝin kontraŭ nia senpermesa konsumo – tion mi komprenis tuj.

Sekvamatene mia panjo foriris kun mia fratino. La fratino iris en la provizoran infanvartejon, kie oni dumtage prizorgis la infanojn de kvin ĝis sep jaroj aĝajn. La panjo iris al deviga laboro, al fosado de kontraŭtankaj tranĉeoj ĉe la urborando. Min, trijarulon, la infanvartejo ne povis prizorgi, do mi restadis en la ĉambro kun mia vundita onjo. Tiu kuŝadis surdivane, leviĝante kaj paŝante kun lambastono nur por urĝaj bezonoj, i.a. por nutri min per la manĝaĵo antaŭpreparita de la panjo.

Mi do ludis, uzante por tio kelkajn bastonetojn kaj mian ŝatatan ursidon sen orelo – la ununuran ludilon kiun mi kunportis el nia hejmo ĉe la evakuo. Fojfoje mi atente kaj avide rigardis la vitran vazon kun mielo. Verŝajne mi aktive pripensadis, ĉu, grimpinte sur seĝon, trenitan al la ŝranko, mi sukcesos preni la vazon. Mi eĉ komencis moveti la seĝon, zorgante ne fari bruon, ne veki onjon, kiu ŝajnis dormanta. Tamen onjo tuj diris:

– Hej, Viĉjo! Eĉ ne provu! La mielon vi ricevos, kiam revenos via panjo!

Mi ekploris kun infana kolero pro la planoj neefektiviĝintaj. Tra abundaj larmoj mi, ŝiadire, tamen respondis:

– Onjo Manjo! Kiam vi mortos, mi tutegale prenos la mieleton kaj formanĝos ĝin!

Dudek tri jarojn poste tiu mia diraĵo bone gajigis la gastaron venintan por festi mian doktoriĝon. Jes ja, gajigis, ĉar ne estis gravaj kaŭzoj por priplori la situacion. Ĉar ĉiuj roluloj bonŝancis supervivi la kruelajn militajn jarojn. Paĉjo, militinta heroe, revenis hejmen en 1945 kun du ordenoj kaj multaj medaloj. La vundo de onjo Manjo estis finkuracita kaj ne plu lezis ŝin dum ŝia longa vivo. Panjo, same longviva, edukis nin, la infanojn, al plena memstareco kaj sukcesis fari la samon ankaŭ al niaj filoj, aperintaj poste.

Por rememoroj preferindas tiaj travivaĵoj, kiuj, eĉ se dramaj, akiras gajigan finalon, ĉu ne? Tamen kaptas min la subita penso, ke tute ne pri tiuj ĉi ĉarmaj okazaĵoj mi volis rakonti. Ĉiuokaze ja ŝt elo estas pli-malpli krimo, ĉar oni prenas senpermese tion, kio estas posedaĵo de alia persono. En mia lando la kompreno pri tio estis iom kripligita en la pasinta jarcento. La postsekvojn de tiu kripligo mi observas ĝis nun. Sed tio estas jam alia leciono.

Weijia Wang / 2022-03-24
Emakso 29.4 (Org-reĝimo 9.6.15) / Nix-konstruilo / 2024-10-01 13:12:59