Leciono 21

Lecionoj por viro

Leciono pri domino. Valik (parto 1)

Nia dummilita evakuo daŭris ne longe. En 1942 la naziaj trupoj estis definitive forpelitaj malproksimen de la ĉefurbo. Panjo kun ni, infanoj, revenis al la konstanta loĝloko, ĉar la ĥemia uzino reekfunkciis, produktante pulvon kaj ion alian utilan por la armeo; fakuloj estis urĝe bezonataj tie.

Mia franjo komencis vizitadi lernejon, sed pri mi estis problemo. Infanvartejoj provizore ne funkciis en la urbo, kaj la infanoj en antaŭlerneja aĝo simple restadis hejme, dum la gepatroj (plejparte nur patrinoj, ĉar la patroj militis) laboris. Deko da knaboj aŭ iom pli formis nian kortan kompanion, mi eĉ diru – bandon. Samaj estis enkorte de ĉiu kvinetaĝa domo en nia kvartalo; la bandoj foje amikis inter si, alifoje aranĝis ardajn kaj konsiderinde kruelajn interbatalojn.

Memkompreneble, post nelonga tempo en ĉiu bando reliefiĝis gvida persono, aŭtoritatulo. En nia korta bando tia iĝis la sesjarulo Valik, knabo pli forta ol ĉiu ajn el ni, pli aroganta kaj tro feroca por sia aĝo. Mi supozas, ke lia feroco havis certan kaŭzon: la patro de Valik pereis, defendante la ĉefurbon; kelkajn monatojn post la ricevo de tiu informo la patrino prenis en la hejmon alian viron, amikon kaj kunbatalinton de la edzo. Soldato Griĉjo – tiel lin nomis ĉiuj – perdis parton de la dekstra kruro en iu el la apudmoskvaj bataloj. La frapado de lia lambastono sur la ŝtuparo estis aŭdebla ĉiumatene, kiam li pene moviĝis al sia nuna laborloko en la kartoĉfabriko. Soldato Griĉjo konstante estis iom malsobra, sed ĉiusabate post la laboro li drinkis ĝis perdo de la racio. En tiu stato li koleris kontraŭ la tuta mondo, kaj, sen povo venĝi al la tuta mondo, li direktis sian koleron kontraŭ la apuduloj – Valik kaj la panjo. Siavice, Valik, kiu ne povis respondi al li per batado, batis senindulge ĉiujn knabojn de sia aĝo kaj eĉ pli aĝajn – same pro kaŭzoj gravaj kiel pro neglektindaj. Kompreneble, fojfoje li ricevis respondajn batojn, sed tiuj nur pliigis lian ferocon.

Gvidata de Valik, nia korta bando vagadis laŭ la antaŭnelonga batalkamparo ekster la urbo, ludante “militeton”; la rolojn distribuis Valik. Li mem bonvolis gvidi grupeton, nomatan “la niaj”, kontraŭ alia grupeto, nomata “fricoj”. Kiel armilojn ni uzis plejparte bastonojn, skermante per tiuj, kaj evitante fari fortajn batojn al la “malamikoj” – ja fakte ili estis niaj sambandanoj. Nu, se hazarde en “nia” parto de la kamparo aperis fremduloj el aliaj kortoj, la forton de la batoj kontraŭ ili ni ne reduktis, ĉar ili nepre devis esti forpelitaj el nia teritorio.

Weijia Wang / 2022-03-31
Emakso 29.4 (Org-reĝimo 9.6.15) / Nix-konstruilo / 2024-11-21 11:01:13