Leciono 23
Lecionoj por viro
Leciono pri virto. La familio Zak
En 1949 ni tutfamilie pasigis unu someran monaton en apudurba vilaĝo, luante duondomon de butikestro Arkadij, virego kun harkovrita brusto kaj plena buŝo da oraj dentoj. Apud la domo estis ĝardeneto kun ĉerizarboj, preskaŭ tute malhelruĝaj pro la abundaj ĉerizoj. Mi kaj mia franjo havis permeson pluki kaj manĝi la ĉerizojn ĉiam ajn, nur ne grimpi sur la arbojn. Ofte ni ludis duope en la ĝardeno, ĉar ĉirkaŭ ni en la paca vilaĝa strateto loĝis nemultaj infanoj niaaĝaj. Ekde la oka aŭ la naŭa vespere ĝis la sepa matene la strateton regis plena silento, ŝirata foje de ekbleko de iu el tri hundoj, gardantaj apudajn kortojn. Do strangaj al mi ŝajnis la subitaj krioj ekintaj iumatene en la najbara korto.
Vekiĝinte, mi komprenis, ke en la najbara korto okazas io neordinara. Infanaj ŝrikoj aŭdiĝis de tie, ankaŭ sonoj de kurado, frapoj kaj viraj ekblekoj. Haste surmetinte mian pantalonon, mi saltis for el la domo kaj sukcesis kapti la finon de la stranga spektaklo.
Belka, la edzino de nia najbaro Zak, mezaĝa librotenisto, kuradis en la korto silente, evitante rimenvipadon de la edzo. Tiun plorjelpante postkuris ilia dekjara filino Sonja. Ŝi kaptadis la veston de sia patro, penadis haltigi lin, kriis admone: “Paĉjo, ĉesu, ĉesu! Ne batu ŝin, paĉjo, kara!”
La plej stranga en tiu spektaklo estis Belka. La tridekjaraĝa virino, kiun mi ĉiam opiniis tre alloga, tute ne surhavis veston. Ŝia graseta sunbruniĝinta korpo kun reliefe blankaj spuroj de mamzono kaj kalsoneto estis kvazaŭ oleumita aŭ ŝmirita per ia flavaĵo. La flavaĵon tie kaj tie ĉi kovris gluiĝintaj birdaj plumoj kaj lanugo – kvazaŭ speciale ŝutitaj sur la korpon.
La najbaro Zak ŝajnis freneza. Li tute ne atentis la jelpadon de la filino kaj blekegis, svingante per pantalonrimeno: “Putinego! Ĉifono merda! Mi mortigos vin!” El ĉiuj apudaj kortoj scivoleme gapis niaj najbaroj, sed Belka, je mia miro, daŭre kuradis silente, ne alvokante la najbarojn, kiel la virinoj kutimas fari ĉe ebria skandalado de siaj edzoj. Cetere, Zak ne aspektis ebria – kia ebrio je la oka matene?
Jen li sukcesis fari trafan rimenbaton. Belka kurte ekjelpis, stumblis kontraŭ bedbarileto kaj falis en la bedon kun florantaj nasturtioj. Zak haltis super la kuntiriĝinta korpo, levante la rimenon por venonta bato. Tiam Arkadij, la ordenta butikisto, saltis trans la barilon en la korton de Zak, alkuris lin kaj forprenis la rimenon.
Mi ne povis aŭdi, kion Arkadij diris al la librotenisto, sed tiu obeeme kapklinis bovsimile kaj foriris en sian domon. Ankaŭ Arkadij retiriĝis al sia korto, neniom atentante la nudan korpon de Belka, ĉe kiu mallaŭte ploris kaŭre la filino Sonja.
– Vi estas jam sufiĉe aĝa por kompreni tion, – diris paĉjo al mi, sed mi nenion komprenis, tio estis elokvente legebla sur mia vizaĝo.
– Kion mi devas kompreni ?
– Nu… – diris paĉjo, – ŝi… Belka estis ripozinta ĉe la Nigra Maro. Kun Sonja, sed sen la edzo. Ŝi revenis de tie kun donaceto por li… kun gonoreo.
– Kio ĝi estas, paĉjo?
– Ĉesu, Andreo, – intervenis panjo. – La knabo estas tro juna por scii tion.
– Be! – rebatis paĉjo. – Certe, li scias. Sed en lia kompanio oni nomas tion alie. Estu bona leciono por li. Nu, knabo, vi komprenas… fikis ŝi tie kun iu sentaŭgulo. Kaj la plej terura estas, ke ankaŭ la filino estas infektita, ĉar tie, en la sudo, ŝi dormis kun la patrino en la sama lito.
– Kaj kiel kompreni?…
– Kiel-kiel! – kolere grumblis paĉjo. Videble, la temo ne estis agrabla por li. – Li faris, kiel liaj praavoj faradis. Li frakasis vitrovazon kun mielo kontraŭ ŝia kapo. Poste li tranĉis kusenon, kaj ŝutis la enhavon sur ŝian korpon. Poste li pelis ŝin eksteren – speciale, por hontigi ŝin antaŭ la najbaroj… certe, li ne lasos ke ŝi plu estu lia edzino. Ne eblas.
– Li batis ŝin, – mi diris. – Mi vidis, ke li batis. Ĉu ŝi ne povas plendi al la milicistoj?
– Ŝi povas, – respondis paĉjo. – Sed ŝi ne plendos. Ŝian virton tio ne grandigus…
Jen vorto nova por mi. Mi gratetis la nukon.
– Pardonu, paĉjo… – diris mi. – Sed kio ĝi estas – virto?
Li rigardis min atente, svingis la dekstran manon, kvazaŭ forpelante tedan muŝon, kaj direktis sin al la hejma pordo. Jam ĉe la sojlo li turnis la kapon al mi, kiu sekvis lin, kaj diris:
– Ne volas mi nun paroli pri tio. Poste.
La parolado okazis neniam. Tio tamen ne signifas, ke mi ne scias, kio estas virto.