Leciono 9

Vortlisto

Esperanto Français
devi devoir, être obligé
citi citer
citilo guillemet
milito guerre
teksto -> ĉapitro -> alineo -> linio -> vorto -> litero texte -> chapitre -> paragraphe -> ligne -> mot -> lettre
ekscii apprendre, obtenir une information
mismemori = ne ĝuste memori ne pas se souvenir
disiĝi séparer
edzino épouse
sentimo sans crainte
Ĉu vi povas ripeti? Pouvez-vous répéter ?
La romano okazas en Hungario. Le roman se déroule en Hongrie.
Li estas devigata foriri. Il était contraint à partir.
Tagmezo estas la 12-a horo. Midi est 12 heures.
Al la patro tute ne plaĉas, ke lia filo longe parolu kun sia patrino. Le père n'aime pas du tout que son fils parle à sa mère.

Sensorteco (parto 1)

Hodiaŭ mi ne iris lernejen. Aŭ, fakte, mi iris, sed nur por forpeti min de la klasestro. Mi transdonis al li leteron de mia patro, kiu petas forpermesi min pro "familia kialo". Li demandis min pri tiu familia kialo. Mi diris al li ke mia patro estis alvokita al laborservo; tiam li ne plu obĵetis.

Mi direktis miajn paŝojn ne hejmen, sed al nia vendejo. Patro ja diris ke tie ili atendos min. Li aldonis ke mi urĝu min ĉar mi povos esti bezonata. Verdire por tio li petis mian liberigon el la lernejo. Aŭ por ke li vidu min "apud si en ĉi tiu lasta tago, antaŭ ol disiĝi de la hejmo": li ja diris ankaŭ tion, kvankam en alia momento. Laŭ mia memoro li diris tion al mia patrino, kiam li telefonis ŝin matene. Nome, estas ĵaŭdo: en ĵaŭdoj kaj dimanĉoj striktasence mia patrino rejtas havi min por la posttagmezo. Sed patro nun informis ŝin: - Hodiaŭ ne estas eble al mi venigi Gyurka-n al vi - kaj poste li nodis ĉi tiun motivon. Aŭ eble tamen ne. Povas esti ke mi mismemoras, ĉar pro la dumnokta aeralarmo mi iom dormemis ĉi-matene. Mi estas tamen certa ke mi diris tiujn vortojn. Aŭ al mia patrino, aŭ al iu alia.

Ankaŭ mi parolis kelkvorte kun la patrino, sed mi ne plu memoras pri kio. Mi pensas ke ŝi iĝis kolereta pro tiu devige mallonga trakto, sed ja necesis pro la ĉeesto de mia patro: finfine, hodiaŭ mi devas agi laŭ mia plaĉo. Kiam mi estis forironta el la hajmo, ankaŭ mia duonpatrino adresis al mia konfidence kelkajn vortojn en la vestiblo, inter ni solaj. Ŝi esperas, ŝi diris, ke ŝi "rajtas atendi" de mi "konvenan konduton" en ĉi tiu tago, tiel malgaja por ni. Mi ne sciis kion respondi al tio, do mi nenion diris. Sed eble ŝi miskomprenis mian silenton, ĉar tiam ŝi tuj daŭrigis dirante ke per ĉi tiu admono ŝi ne celis mian sentemon, ĉar tio, ŝi scias, tute ne necesas. Ŝi ja ne dubas ke mi, granda knabo baldaŭ dek kvin jarojn aĝa, kapablas mem kompreni la gravecon de la nuna sortobato, laŭ ŝia vortumo. Mi kapjesis. Mi vidis ke tio sufiĉas por ŝi. Ŝi ekirigis iun geston al mi per la mano, kaj mi jam ektimis ke ŝi volus min brakumi. Sed tion ŝi tamen ne faris, nur suspiris profunde, per longa, trema spiro. Mi rimarkis ke ŝiaj okuloj malsekiĝis. Estis malagrable. Tiam ŝi permesis ke mi foriru.

Weijia Wang / 2021-12-09
Emakso 29.4 (Org-reĝimo 9.6.15) / Nix-konstruilo / 2024-10-01 13:12:58